Metafizikaj pripensoj

Cette page en français - This page in English

Tabelo

Rezumo

La nura vera realeco estas la percepto de nia mensa stato, kiu enhavas la memoraj^ojn de niaj itaj sentoj kaj agoj. C^io alia estas mensa konstruo.

La percepto estas transporto de informo de percepta realo al perceptanta spirito. G^i do supozigas esto de spirito.

La informoj, ke ni perceptas, ne estas hazardaj, ili montras regulaj^ojn. Ili estas kiel la disvolvig^o de pli eta g^ermo.

Tiuj regulaj^oj permesas konstrui matematikan modelon de la mondo.

La percepto estas transporto de informo de percepta realo al perceptanta spirito. G^i do supozigas esto de spirito.

Kio povas esti la ejo kaj la naturo de la spirito en tia modelo ?

La sento, ke la kolonio de c^eloj nomita individuo havas de esti monada spirita ento, venas de la grandega ekarto inter la forta interna konekteco kaj la rilate malforta eksterna konekteco.

Kial la fizikaj leg^oj estas precize la bonaj por ebligi esto de ega komplekseco ebliganta aperon de inteligenta vivo? Sufic^us, ke ili estus tre ete malsamaj, por ke ili naskus seninteresan universon. Oni nomas tio la "homa principo" ("principe anthropique"). C^u oni povas konklui al la ekzisto de superega estulo, kiu elektus tiujn leg^ojn por ebligi aperon de la homo? Ne estas certa. La hipotezo de la multaj mondoj permesas imagi, ke estas infinito da universoj, unu po ebla aro de fizikaj leg^oj. Plue, g^i permesas ekspliki la nedeterminismo de la kvantuma fiziko sen uzi la hazardon, supozante ke kiam disfalas la onda funktio, la universo disvidig^as.

Kial estas io kaj ne nenio? Kio okasus se estus nenio? Nur la matematikoj estus c^ar ili estas la studo de nenio. Do estus matematikaj modeloj kaj konverg^antaj senlimaj sekvoj de tiaj modeloj. Tia infinito povus naski spiriton, kiu percevus g^in kiel mondo en kiu g^i vivas. Do universon povus naski nenio.

Tion ideon sentis la Pola scienc-fikcio skribisto Stanislas Lem en la romaneto titolita "Profsor A. Donda" ("La profesoro A. Donda").

Tio hipotezo de la matematikaj universoj alportas novan lumigon pri la nedeterminismo de la kvantuma fiziko kiam disfalas la onda funkcio kaj pri la hipotezo de la multaj mondoj.

La malsimetrio de la tempo povus veni de la fakto, ke la fikspunkto la plej proksima ("Big Bang") estas en la estinteco.

La plezuro estas la pero uzata de la naturo por ke ni realigus g^iajn celojn.